Sciencfikcia rakonto
Megalomaniuloj kaj gigantofoboj, volumo 49, 2015
La homaro konstruis sian civilizitecon surbaze de morto: li komencis per ŝtonoj, velkintaj folioj kaj sekaj bastonoj; poste li rompis la branĉojn de la arboj por mortigi sian manĝon. Unue homoj enpakis sin en la haŭton de mortaj bestoj kontraŭ la malvarmo, kaj poste alvenis al la ideo, ke povus mortigi ilin ne nur por sia viando sed ankaŭ por sia pelto. En la komenco, la truoj kaj kavernoj sufiĉis por enrampi dum la nokto, poste ĝiaj enirejojn ili barikadis per ŝtonoj, branĉoj kaj faligitaj arbotrunkoj. Poste ili konstruis siajn domojn kaj urbojn el la sama mortaj, mortiĝintaj aŭ mortigintaj materialoj; ili bezonis ion vivantan preskaŭ ekskluzive por sia manĝaĵo, sed hodiaŭ eĉ tio ŝanĝiĝas: ili produktas pli kaj pli da nutraĵoj el restaĵoj de mortaj kreitaĵoj en la profundo de la tero, el minerala oleo; eĉ se ili plu detruas, bruligas tre altan procenton de ĝi. La homaro daŭre konstruas sian civilizitecon surbaze de morto. Ĉu ĉi tio estas eble viv-bazita?
Megalomaniuloj kaj gigantofoboj
Sekva volumo: Kvindeka